Rincón de la Victoria (Angulo de la Venko) estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la komarko La Axarquía kaj integrita en la metropola areo de la urbo Malago,[1] en la samnoma jurisdikcia teritorio[2] kaj de la municiparo "Mancomunidad de Municipios de la Costa del Sol-Axarquía".[3]
Rincón de la Victoria | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 29730 • 29738 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 51 300 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 865 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 43′ N, 4° 17′ U (mapo)36.7162109-4.2793767 [+] | ||
Alto | 8 m [+] | ||
Areo | 27,51 km² (2 751 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Rincón de la Victoria [+] | |||
Ĝia municipa teritorio okupas areon de 27,5 km², etende tra la marbordo al Mediteraneo kaj al sudaj deklivaroj de la Montoj de Malago. Kun 45 138 loĝantoj laŭ informo de la ŝtata statistika servo INE de 2017, Rincón de la Victoria estas la naŭa municipo plej loĝata de la provinco kaj la dua de la komarko post Vélez-Málaga. La loĝantaro koncentriĝas en kvar urbaj kernoj, nome tri marbordaj kaj unu interna (La Cala del Moral, Rincón de la Victoria, Torre de Benagalbón kaj Benagalbón).
Iam konata kiel Bezmiliana kaj poste kiel Benagalbón, la origino de la municipo estas el la prahistorio, kiel pruvas la arkeologiaj restaĵoj trovitaj. En la aktualo, Rincón de la Victoria estas moderna turisma centro de la Costa del Sol, konata pro siaj markavoj kaj strandoj. Pro proksimeco al la urbo Malago ĝi iĝis dormurbo, kvankam ĝi konservas parton de maristaj trajtoj.
Surloke, Rincón de la Victoria estas populare konata simple kiel "el Rincón" (la Angulo).
Vidu ankaŭ
Notoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.