Ried im Innkreis
komunumo de Aŭstrio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ried im Innkreis [RI:T im INkrajs], dialekte Riad im Innkroas, estas urba komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Supra Aŭstrio kaj kaj estas la administra centro de la samnoma distrikto Ried, formale germane laŭ la kompleta urbonomo Bezirk Ried im Innkreis. Laŭ stato de la jaro 2018 en la komunumo vivis 11 903 loĝantoj sur areo de 6,78 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 756 loĝantoj/km². La urbo situas ĉ. 70 kilometrojn okcidente de Linz kaj 60 km norde de Salzburg. Ĝi estas ne nur la ĉefurbo distrikta sed ĝi funkcias krome kiel la administra centro por la Innviertel-regiono.
Rapidaj faktoj Administrado, Ŝtato ...
Ried im Innkreis | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo de Aŭstrio loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Aŭstrio | ||||
Fed. lando | Supra Aŭstrio | ||||
Distrikto | distrikto Ried | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 4910 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 11 903 (2018) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 756 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 13′ N, 13° 29′ O (mapo)48.2113.489444444444 [+] | ||||
Alto | 433 m [+] | ||||
Areo | 6,78 km² ( 678 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Ried im Innkreis [+] | |||||
Fermi