komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Rickenbach TG (la mallongigo TG signifas Kantono Turgovio kaj estas uzata por distingi la komunumon de aliaj lokoj kun sama nomo) estas komunumo en la distrikto Münchwilen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2 451 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Rickenbach TG | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Münchwilen |
Geografia situo | CH1903: 721519 / 256715 (mapo)47.459.05 |
Nombro de loĝantoj | 2451 |
Areo | 1,6 km² |
Alteco | 550 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9532 |
Komunumkodo | 4751 |
Rickenbach, kiu ankaŭ estas nomita Rickenbach ĉe Wil respektive Rickenbach apud Wil (en la germana lingvo Rickenbach bei Wil) situas en la Malantaŭa Turgovio sude de la sanktgala urbo Wil. Rickenbach hodiaŭ estas kvazaŭ antaŭurbo de Wil. Tra la komunumo fluas la rivereto Alpbach, kiu oriente de ĝi alfluas al Turo. En okcidento Turo formas la limon komunuman kaj ankaŭ kantonon. Ĉar en Kantono Turgovio estas multe pli liberaj leĝoj por la malfermado de vendejoj ol en Kantono Sankt-Galo, en la vilaĝo Rickenbach ekzistas relative multaj grandaj vendejoj, kiuj profitas de la pli longaj malfermhoroj ol en la najbara urbo. Pro sia ligiteco al Wil kaj ankaŭ la bonaj konektoj al Vinterturo, Zuriko kaj Sankt-Galo la komunumo en la lastaj jaroj enorme kreskis kaj ankaŭ aktuale ekzistas granda konstruaktiveco.
Nur en oriento Rickenbach limas al turgovia komunumo nome Wilen. En nordo la komunumo limas al Wil, en okcidento al Jonschwil kaj en sudo al Kirchberg (cĥiuj tri en Kantono Sankt-Galo).
Per la loka buso numoro 732 Rickenbach atingeblas en 10 minutoj ek de la stacidomo de Wil SG. Richeknbach situas ĉe la ĉefstrato de Togenburgo al Wil kaj havas ĉe la limo al Wil rektan aliron al la aŭtoŝoseo A1 de Zuriko tra Vinterturo al Sankt-Galo.
Rickenbach estis la unuan fojon skribe menciita en la Dokumento de Henau en la 6-an de aŭgusto 754 kiel Richinbach. Per la dokumento la bienposedanto Rotbald zu Henau legacis al la Monaĥejo Sankt-Galo signifan havaĵon en Rickenbach.
La hodiaŭa politika komunumo Rickenbach estis kreita kadre de la turgovia komunumreformo la 1-an de januaro 1988 post disiĝo de la lokkomunumo Wilen de la lokkomunumo Rickenbach kaj posta kunigo de la lokkomunumo kun la municipkomunumo Rickenbach.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.