komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Rickenbach estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 546 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Rickenbach | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Bazelo Kampara |
Distrikto | Sissach |
Koordinatoj | 47° 29′ 10″ N 7° 51′ 8″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 546 |
Areo | 2,90 km² |
Alteco | 479 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4462 |
Komunumkodo | 2857 |
Rickenbach situas en norda flanka valo de la rivero Ergolz, ĉe la bordo de la rivereto Rickebächli, kiu donis al la komunumo sian nomon. Al Rickenbach apartenas krom la efektiva vilaĝo Rickenbach mem en la centro, pluraj malgrandaj vilaĝetoj kaj setlejoj, nome en nordo Waldegg kaj Ischlag, en nordoriento Farnsberg, en oriento Bärmatt, en sudoriento Dübeloch, en sudokcidento Weid konsistante el la setlejoj Weid kaj Reinen kaj fine en nordokcidento Chueliberg.
La komunumo Rickenbach limas en nordoriento al Buus, en oriento al Ormalingen, en sudo al Gelterkinden, en sudokcidento al Böckten, en okcidento al Sissach, kaj en nordokcidento al Wintersingen.
Rickenbach situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La vilaĝo estas konektita per la buslinio 48 de Rheinfelden al Gelterkinden kun la publika trafikreto.
La unua dokumenta mencio de Rickenbach datiĝas el la jaro 1274 kiel Richenbah.
En la 12-a kaj 13-a jarcento la vilaĝo estis sisekve posedaĵo de la senjoroj de Froburg, Thierstein kaj fine Falkenstein. En la jaro 1461 la urbo Bazelo akiris la vilaĝon kune kun la tuta voktejo Farnsburg. En la jaro 1510 la Konsilio de Bazelo konstruigis fiŝlageton en la valfundo de Rickenbach, kaj en 1536 estis konstruita kapelo. Okaze de la Bazela Kantondisiĝo la vilaĝo voĉdonis favore al la urbo Bazelo, tamen la vilaĝo estis integrita kun la tuta distrikto Sissach, al kiu ĝi apartenis ek de 1814 al la nove fondita Kantono Bazelo en la jaro 1833.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.