Reĝa aglo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Reĝa aglo aŭ oraglo (Aquila chrysaetos) estas unu el la plej konataj rabobirdoj de la norda duonglobo. Ĝi apartenas al la genro Aquila, en kiu estas ankaŭ aliaj specioj nomataj agloj, kaj al la familio Akcipitredoj kun multaj genroj de rabobirdoj.
Reĝa aglo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Natura arealo.
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Reĝa aglo estas malhelbruna, granda rabobirdo, kiu regas teritorion grandan ĝis 155 km². Dum la jaroj de reproduktiĝo, ĝi vivas en paroj de konstanta gea rilato (en monogamio); agloparo povas resti kune dum pluraj jaroj, eĉ dumvive. Reĝa aglo nestas en altaj lokoj kiel marbordaj krutaĵoj, arboj aŭ eĉ supre sur telefonfostoj kaj aliaj homaj konstruaĵoj. Ĝi konstruas grandegan neston, kien ĝi povas reveni dum pluraj jaroj por havi idojn. La ino demetas 1 ĝis 4 ovojn, kaj ambaŭ gepatroj kovas tiujn dum 40 ĝis 45 tagoj. Tipe 1 aŭ 2 idoj travivas ĝis elnestiĝo post ĉirkaŭ tri monatoj.