municipo en Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Reznos [REZnos] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la oriento de la provinco Sorio, lime kun la provinco Zaragozo, kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco.
Reznos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42126 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 25 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 35′ N, 2° 2′ U (mapo)41.591388888889-2.0269444444444 [+] | ||
Alto | 1 056 m [+] | ||
Areo | 20,44 km² (2 044 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Reznos [+] | |||
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 20,44 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 31 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 420 loĝantojn el la 1900-aj jaroj.
Ĝi distas 51 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi estas inter Quiñonería kaj la Nacia Ŝoseo N-234, lime kun la provinco Zaragozo.
En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Altos Campos de Gómara, okupanta 1 166 hektarojn, nome 57 % de la teritorio.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
En la Censo de Pecheros de 1528 oni registris 30 pecheros, tio estas impostopagantaj familioj. En frua dokumento ĝi aperas formante parton de la Sexmo de Arciel.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, tradicia arkitekturo kaj tiel plu.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.