Reuzebla lanĉo-sistemo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Reuzebla lanĉo-sistemo (aŭ reuzebla lanĉo-veturilo, RLV) estas lanĉo-veturilo kiu kapablas lanĉi kosmoveturilon en la kosmon pli ol unufojo. Male, ekzistas la nereuzeblaj lanĉo-sistemoj, kies lanĉo-veturiloj estas forĵetitaj post la lanĉo.
|
Ĉi tiu artikolo aŭ sekcio estas ĝisdatigenda. Bonvolu aldoni freŝajn novaĵojn por pli kompleta informo. |
Ĝis nun ne ekzistas veraj reuzeblaj lanĉo-sistemoj. Nur la usona kosmopramo estas reuzebla, sed nur parte. La orbitilo kaj la du motoroj el solida brulaĵo estas reuzitaj plurfoje.
Oni kredas ke reuzeblaj RLV-oj kapablos malaltigi la koston de lanĉoj, malgraŭ la nura ekzistanta duonreuzebla kosmoveturilo ne sukcesis pri tiu celo.