Retino
parto de la okulo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La retino estas maldika tavolo de ĉeloj ĉe malantaŭo de la okulo de vertebruloj kaj iuj kapopieduloj. La retino estas la plej interna el la tri okulaj membranoj, sur kiu formiĝas la bildoj. Ĝi estas la parto de la okulo, kiu formas neŭrajn signojn el videbla lumo.
La retino enhavas lum-sensajn ĉelojn, ĉefe bastonetoj por nigra-blanka vido, kaj konusetoj por kolora vido.