Reproduktopiano
From Wikipedia, the free encyclopedia
Reproduktopiano estas aŭtomata piano, kiu povas reprodukti plej aŭtente muzikpecojn, ludatajn de pianisto en special sonregistra ateliero, inkluzive la frapdinamikon. La pneŭmatike mastrumataj instrumentoj uzas kiel sonregistraĵo truobendoj el papero, la t.n. „notorulaĵojn“ aŭ „pianorulaĵojn“. La unuan reproduktopianon surmerkatigis la firmao M. Welte & Söhne el Freiburg en 1905 per la instrumento Welte-Mignon. Pluaj produktantoj de reproduktopianoj en Germanio estis la firmao Ludwig Hupfeld AG el Lepsiko en 1908 kun instrumento nomita DEA, kiun poste anstataŭis plibonigita modelo nome Triphonola. Krome firmao J. D. PhilippsA.G. produktis en Frankfurto ĉe Majno la modelon Duca. En Usono la firmao Aeolian Company evoluis en Novjorko la pianon Duo-Art, kiun ĝi vendis ekde 1913, kaj la firmao American Piano Company, ankaŭ en Novjorko, en 1913 konstruis modelon Stoddart-Ampico, nomitan laŭ ĝia inventinto Charles F. Stoddart. La uzataj registradmanieroj estas malsamaj kaj nur parte dokumentitaj, en la kazo de Welte-Mignon tute ne, ĉar la firmao tenis ĝin en sekreto.
Arta reproduktopiano bezonis por arta reproduktado unu personon por la mastrumado, pianoliston, pianolo ne kapablas pri tio.
Ekde 1986 la elstara pianofabrikanto Bösendorfer en Vieno fabrikis komputopianegon Bösendorfer SE290. Tiu povis per elektrona registroinstalaĵo perfekte registri la ludadon de pianisto kaj reprodukti ĝin. Poste oni povis eldoni la registraĵojn elektrone. Oni uzis la pianegon ankaŭ por komponado.