From Wikipedia, the free encyclopedia
La Revivigo katolika (france: Renouveau catholique) estis filozofia, socialkritika kaj literatura movado katolika komenciĝinta en Francio kun elradiado en aliajn eŭropajn ŝtatojn kaj kun produktoj en diversaj eŭropaj lingvoj.
Naskiĝis la Revivigo kiel konservema romkatolika movado en la unua triono de la 19-a jarcento sub la gvidado de François-René de Chateaubriand. Kiel lasta etapo de la politika reakciemo kontraŭklerisma ĝi kontraŭbatalis en Francio la striktan separigon de eklezio kaj ŝtato (laikismo). Subtenis tiun ĉi movadon protestada sinteno al kiu ne sufiĉis konvencia lingvo, tiel ke ne malmultaj verkistoj ankaŭ aniĝis al ĝi.[1]
Celo de Revivigo estis sekve ankaŭ renovigo de literaturo kaj socio per la interesiĝo pri kaj identiĝo per pravaloroj katolikaj. Ĝenroj ŝatataj estis ekz. pastraj romanoj, legendoj pri sanktuloj, miraklolibroj, misteriaj dramoj, oratorioj. Krom katolikismo gravis por la Renovigistoj ankaŭ la forĵeto kaj de pozitivismo kaj de determinismo dum samtempa ege diferencigita akcepto de maksimoj starigitaj per la katolika dogmaro.
En Parizo ekzistis ligoj al rusaj elmigrintoj favoraj al la kontraŭbolŝevisma Blanka Armeo,[2] poste ankaŭ apogitis la verkista rezistado en Nazia Germanio.
La ne klare formulita programo permesis multflankan influadon sur la spiritan vivon en Francujo. Vidpunktoj revivigaj troviĝas en la estetikisma katolikismo de Joris-Karl Huysmans same kiel ĉe katolikaj konservativistoj kaj naciemuloj de Action Française - sed eĉ ĉe socialistoj kiel Charles Péguy aŭ ĉe universale pensantoj kiel Paul Claudel.
Rezisto kontraŭ laikismo tute mankis en Germanlingvio, ĉar tie la ŝtato subtenadis la ekleziojn. En Germanio kaj Aŭstrio la aŭtoroj entuziasmiĝintaj pri la Renovigo-ideo traktis aliajn temojn: ili propagandis ekzemple por fideleco al ŝtataj instancoj kaj por katolika edukado de la junuloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.