Renieblas [reNJEblas] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco.
Renieblas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42189 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 113 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 49′ N, 2° 22′ U (mapo)41.821388888889-2.3702777777778 [+] | ||
Alto | 1 033 m [+] | ||
Areo | 36,23 km² (3 623 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Renieblas [+] | |||
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 36,23 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 111 loĝantojn.
Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 460 loĝantojn el la 1930-aj jaroj.
Ĝi distas 15 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Fuensaúco, Renieblas kaj Ventosilla de San Juan.
Ĝi limas kun Fuentecantos, Buitrago, Fuentelsaz de Soria, Los Villares de Soria, Almajano, Velilla de la Sierra, Aldehuela de Periáñez, Alconaba kaj Candilichera.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
En la Censo de Pecheros de 1528 oni registris 29 pecheros, tio estas impostopagantaj familioj. En frua dokumento ĝi aperis formante parton de la Sexmo de San Juan.
Meze de la 19-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Fuensaúco kaj Ventosilla de San Juan.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj, tradicia arkitekturo kaj tiel plu.
Bildoj
- Romanikaj kapiteloj de la preĝejo de Fuensaúco
- Fenestro de la preĝejo de Fuensaúco
Vidu ankaŭ
Notoj
Bibliografio
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.