![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/71/Ren%25C3%25A9_de_Saussure.jpg/640px-Ren%25C3%25A9_de_Saussure.jpg&w=640&q=50)
René de Saussure
svisa esperantisto kaj profesia matematikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
René de SAUSSURE (naskiĝis en 1868 en Ĝenevo, mortis en decembro 1943 en Berno[1]) estis svisa esperantisto, profesia matematikisto kaj aŭtoro de gravaj verkoj pri Esperanto kaj interlingvistiko el lingvoscienca vidpunkto. Lia ĉefverko Fundamentaj Reguloj de la Vort-teorio en Esperanto analizis la logikon de Esperanta vortfarado, defendante Esperanton kontraŭ idistaj kritikoj. Grava estis lia principo de neceso kaj sufiĉo, per kiu li kontraŭstaris la kritikon de Louis Couturat, ke Esperanto ne kongruas kun la principo de renverseblo.
![Temas pri...](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/72/Disambig.svg/20px-Disambig.svg.png)
René de Saussure | |
---|---|
![]() Portreto de René de Saussure, antaŭ 1909 | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Antido |
Naskiĝo | 17-an de marto 1868 (1868-03-17) en Ĝenevo |
Morto | 2-an de decembro 1943 (1943-12-02) (75-jaraĝa) en Berno |
Lingvoj | franca • Esperanto |
Ŝtataneco | Svislando ![]() |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Henri de Saussure ![]() |
Frat(in)oj | Ferdinand de Saussure, Léopold de Saussure (en) ![]() ![]() ![]() |
Infano | Jean de Saussure (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | matematikisto esperantologo esperantisto interlingvisto tradukisto ![]() |
René de Saussure estis frato de Ferdinand de Saussure, fama kreinto de struktura lingvistiko. Eble pro lia influo, neŭtrala mencio pri Esperanto aperis en ties Kurso pri Ĝenerala Lingvistiko dum 1913.[2]
Li ankaŭ iĝis konsilanto por la International Auxiliary Language Association (IALA) aŭ Internacia Helplingvo-Asocio, la instanco pri lingva esplorado, kiu normigis kaj prezentis la lingvon Interlingua[3].
René de Saussure ankaŭ elpensis la monsistemon „spesmilo“ kaj en 1907 li proponis la adopton de spesmilo.