René Louis de Voyer de Paulmy d'Argenson
From Wikipedia, the free encyclopedia
René Louis de Voyer de Paulmy, 2a markizo d'Argenson, estis franca politikisto kaj verkisto naskiĝinta en Parizo la 18an de oktobro 1694 kaj mortinta en la kastelo de Segrez ĉe Saint-Sulpice-de-Favières (aktuala departemento Essonne) la 26an de januaro 1757. Li estis ministro de Eksterlandaj Aferoj de Ludoviko la 15-a de 1744 al 1747, sed li estas konata ĉefe pro siaj literaturaj kaj historiaj verkoj, partikulare siaj Mémoires (memoroj) kaj sia Journal (taglibro).
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
René Louis de Voyer de Paulmy d'Argenson | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 18-an de oktobro 1694 (1694-10-18) en Parizo | ||||
Morto | 26-an de januaro 1757 (1757-01-26) (62-jaraĝa) en Parizo | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Gimnazio Louis-le-Grand vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Marc-René de Voyer de Paulmy d'Argenson (en) vd | ||||
Gefratoj | Marc-Pierre de Voyer de Paulmy d'Argenson vd | ||||
Infanoj | Marc Antoine René de Voyer de Paulmy d'Argenson (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Li studis juron kaj eniris en la administracio sed sen multa intereso, male al sia frato Marc-Pierre. Li amikiĝis kun la grupo de la filozofoj, kaj ĉefe kun Voltaire. Liaj diplomataj demarŝoj ne estis tre sukcesaj.