Reko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Reko estas gimnastikilo de la sporta gimnastiko. Esperantlingvaj vortaroj kiel PIV kaj Reta Vortaro priskribas ĝin "gimnastikilo, konsistanta el du vertikalaj fostoj, kiuj tenas horizontalan stangon el ŝtalo aŭ ligno". La sportilo ankaŭ nomatas horizontala stango, alta stango respektive fiksa stango, ĉar la horizontala stango unuope similas al barilo de barieroj kutima ĝis la 20-a jarcento (komparu ankaŭ la sportilon paralelstangoj). Ekzercoj sur la reko ĉeestas en la programo de la viraj konkursoj pri arta gimnastiko.
La plej simplaj ekzercoj sur la reko estas suprentiriĝo kaj turnleviĝo. Aliaj ekzercoj konsistas el turnado ĉirkaŭ la reko kaj transflugoj, kiam la gimnasto perdas la kontakton kun la gimnastikilo. Dum la elpaŝo la sportisto devas demonstri diversajn specojn de la tenoj kaj scipovon strikte kaj precize pasi de unu ilia aspekto al la alia. La turnadon oni povas plenumi same per du manoj, kiel per unu. Oni finas la ekzercojn per akrobata desalto.
La juĝantaro taksas malsimplecon kaj striktecon de la plenumo de la elementoj, kaj krome kvaliton de la desalto.