komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Reichenbach en Kander-Valo (prononcu rajĥenbaĥ, germane Reichenbach im Kandertal) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Frutigen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3450 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Reichenbach |
Reichenbach en Kander-Valo | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Frutigen-Suba Simme-Valo |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Frutigen |
Geografia situo | CH1903: 622878 / 158271 (mapo)46.575327.73708 |
Nombro de loĝantoj | 3450 |
Areo | 125,8 km² |
Alteco | 700 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3713 |
Komunumkodo | 0567 |
Reichenbach situas en la suba Kander-Valo ĉe la bordo de la rivero Kander. De oriento alfluas al Kander la rivereto Kiene. La komunumo konsistas el ok municipoj (tiel nomitaj Bäuerten) kun propra administrado. Tio estas la ĉefvilaĝo Reichenbach mem, Faltschen, Scharnachtal, Kiental, Kien-Aris, Reudlen, Wengi kaj Schwandi.
La komunumo Reichenbach en Kander-Valo limas en nordo al Aeschi ĉe Spiez, en oriento al Lauterbrunnen, en sudo al Kandersteg, en sudokcidento al Kandergrund, en okcidentsudokcidento al Frutigen, en okcidento al Diemtigen, kaj en nordokcidento al Wimmis.
Reichenbach im Kandertal situas ĉe la grava nord-sud-trajnlinio de la Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Berno al Valezo kaj Italio kaj estas servata per lokaj trajnoj de tiu-ĉi fervojentrepreno. Diversaj poŝtaŭtolinioj krome zorgas por la fajna distribuo. Tra la komunumo pasas ankaŭ la kantona ĉefvojo n-ro 223, la tiel nomita Lötschberg-Vojo al Frutigen kaj Kandersteg.
Dum mezepoko Reichenbach apartenis al la Senjorujo Mülenen-Äschi. Ĉirkaŭ en la jaro 1400 la tuta regiono de Frutigen fariĝis havaĵo de Berno. En la jaro 1528 Reichenbach akiris la statuson de propra paroĥo.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.