La Registaro de Aŭstralio aŭ en angla Government of the Commonwealth of Australia, ankaŭ referencata kiel Australian Government, Commonwealth Government aŭ Federal Government, estas la federacia demokratia administracia aŭtoritato de Aŭstralio. La Komunumo de Aŭstralio, federaciaparlamentakonstitucia monarkio, estis formita en 1901 kiel rezulto de interkonsento inter ses memregaj britaj kolonioj, kiuj iĝis la ses ŝtatoj. La terminoj de tiu kontrakto estas klarigitaj en la Konstitucio de Aŭstralio, kiu estis redaktita de Konstitucia Konvencio kaj ratifita de la popolo de la kolonioj per referendumoj. La strukturo de la Aŭstralia Registaro povas esti konsiderata laŭ du diferencaj konceptoj, nome federalismo kaj separo de povoj en plenuma, leĝdona, kaj justica branĉoj de regado. Separo de povoj derivas el la strukturo de la Konstitucio kiu disigas la branĉojn de regado en separataj ĉapitroj. La aŭstralia sistemo de regado kombinas elementojn de la brita sistemo Westminster kaj de la usona sistemo kun unikaj aŭstraliaj karakteroj.