From Wikipedia, the free encyclopedia
La regiono Riado aŭ kun difinita gramatika artikolo ar-Rijad (arabe الرياض) estas unu el la 13 administraj regionoj (arabe manatik idarija, singulare mintaka idarija) kiuj sume konsistigas la teritorion de Sauda Arabio. Ĝi situas en la centro de la lando.
Regiono Riado | |||
---|---|---|---|
Administra regiono | |||
province of Saudi Arabia [+] | |||
Lando | Sauda Arabio | ||
Supermara alteco | 751 m [+] | ||
Koordinatoj | 23° N, 46° O (mapo)2345.5 | ||
Ĉefurbo | Riado | ||
- koordinatoj | 23° N, 46° O (mapo)2345.5 [+] | ||
Akvokolektejo | 412 000 km² (41 200 000 ha) [+] | ||
Areo | 412 000 km² (41 200 000 ha) | ||
Loĝantaro | 6 777 146 [+] (2010) | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
ISO 3166-2 | SA-01 | ||
Regiono Riado | |||
Vikimedia Komunejo: Riyadh Province [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La plej granda urbo de la regiono estas la ĉefurbo Riado, kiu ankaŭ estas la nacia ĉefurbo; alia grava urbo estas Ĥarĝ. La regiona areo ampleksas 404 240 kvadratajn kilometrojn. Laŭ la censo de septembro 2004, en ĝi vivis 5 455 363 loĝantoj. La loĝdenso sekve estas po 13,5 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro.
La regiona teritorio dividiĝas en 20 guberniojn (arabe plurale محافظات, muhafazat, singulare muhafaza). Tiu nombro ankaŭ inkluzivas la regionan ĉefurbon Riadon, kiu havas apartan statuson kiel memadministrata urbo (amana) kaj estas regata de urbestro (amin). La regionaj gubernioj pludividatas en po plurajn subguberniojn (marakiz, singulare markaz).
Bahao | Norda Landlimo | Ĝaŭfo | Medino | Kasimo | Riado | Ŝarkija (Orienta) | Asiro | Hailo | Ĝajzano | Mekko | Naĵrano | Tabuko
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.