Regent's Park
unu el la reĝaj parkoj en Londono, Anglio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Regent's Park (oficiale The Regent's Park) estas unu el la reĝaj parkoj en Londono. Ĝi situas en la norda parto de la urbocentro en la urbodistriktoj City of Westminster kaj Camden. Norde estas la ŝika distrikto Primrose Hill kun sia parko.
Regent's Park | ||
---|---|---|
Publika parko | ||
parko [+] | ||
Lando | Unuiĝinta Reĝlando | |
Situo | Londono | |
- koordinatoj | 51° 31′ 56″ N, 0° 9′ 24″ U (mapo)51.532222222222-0.15666666666667 [+] | |
Akvokolektejo | 1,66 km² (166 ha) [+] | |
Areo | 1,66 km² (166 ha) [+] | |
Regent's Park | ||
Vikimedia Komunejo: Regent's Park [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La parko de du kvadrataj kilometroj estas ĉirkaŭita de ringa vojo, en la mezo estas interna ringa vojo. Ĉi-lasta ĉirkaŭas la ĝardenojn de reĝino Maria, la plej atenteme prizorgita parto de la parko. Krom la ringaj stratoj kaj du konektaj vojoj intere, la parko estas nur por piedirantoj. La suda, orienta kaj la plej granda parto de la parka rando estas vicita per blankaj envicaj domoj ornamitaj per stuko, kiuj estis konstruitaj en la frua 19-a jarcento. La Parko estas limita norde per la Regent's Canal, kiu ligas la Grand Union Canal al la London Docklands.
Regent's Park konsistas plejparte el gazonoj kun multaj distraj instalaĵoj, inkluzive de lago kun remboatoj kaj multaj akvobirdoj, ardeokolonio, sportinstalaĵoj kaj ludejoj por infanoj. Ĉe la norda finaĵo de la parko estas la Londona Zoo. Ekzistas multaj ĝardenoj malfermaj al publiko, inkluzive de la Ĝardenoj de de reĝino Maria kun subĉiela scenejo ene de la Interna Rondo, formala itala ĝardeno kun apudaj neformalaj anglaj ĝardenoj en la sudorienta angulo, kaj la ĝardenoj de St John's Lodge. Winfield House, la loĝejo de la Ambasadoro de la Usono, estas sur privata proprieto ĉe la okcidenta flanko. Tute apud ĝi estas la plej granda moskeo en la urbo.
En julio 1982 la parko estis en la tutmondaj novaĵoj kiam tie kaj en la same reĝa parko Hyde Park detonaciis bomboj fare de la terorisma grupiĝo "provizora irlanda respublika armeo".
- Regent's Park en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Regent's Park en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Londono. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |