From Wikipedia, the free encyclopedia
Reĝa Societo por Preventado de Krueleco al Bestoj (angle Royal Society for the Prevention of Cruelty to Animals; konata kiel RSPCA pro ĝia akronimo en la angla) estas bonfara organizo kiu antaŭenigas la bonfarton de bestoj, kaj kiu havas sian bazon en Anglio kaj Kimrio.
Reĝa societo por la malhelpo de krueleco al bestoj | ||
---|---|---|
karitata organizaĵo animal welfare organization (en) neprofitcela organizaĵo | ||
Komenco | 1824 | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Sidejo | Southwater, Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Agareo | ||
Fondinto(j) | William Wilberforce • Richard Martin • Arthur Broome vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | karitata organizaĵo | |
La fondmembro de la RSPCA estis la advokato kaj pioniro de vegetarismo Lewis Gompertz (1779-1865).
En 2009, la RSPCA esploris 141,280 kruelecplendojn, kaj kolektis kaj savis 135,293 bestojn. Ĝi estas la plej malnova kaj plej granda bestprotekta organizo en la mondo [1]; Krome, ĝi estas unu el la plej grandaj bonfaradoj en Britio, ĉar en 2008 ĝi havis 1,505 dungitojn [2].
Lia bonfara laboro inspiris similajn grupojn en aliaj nacioj, inkluzive de la Ulstera Societo por la Preventado de Krueleco al Bestoj en Nord-Irlando kaj la Skota Societo por Antaŭzorgo de Krualeco al Animaloj (Skota Societo por la Preventado de Krueleco al Bestoj - skota SPCA aŭ SSPCA), la Royal Society for the Prevention of Cruelty to Animals Australia (Reĝa Societo por la Preventado de Krueleco al Bestoj Aŭstralio), la Reĝa Nov-Zelanda Societo por la Preventado de Krueleco al Bestoj (Royal New Zealand Society for the Prevention of Cruelty to Animals —RNXSPCA) kaj la Usona Socio por la Preventado de Krueleco al Bestoj.
La RSPCA estas financita tute per libervolaj donacoj [3], ĝi ricevas neniujn ŝtatajn aŭ loteriajn fondusojn. En 2008, totalenspezo estis 119,926,000 £, totalelspezado estis 114,090,000 £ kaj rezervas 70,656,000 £ Ĝia patrono estas Ŝia Moŝteco Reĝino Elizabeth la 2-a.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.