From Wikipedia, the free encyclopedia
La Reĝa Palaco de Amsterdamo (nederlande Koninklijk Paleis Amsterdam aŭ Paleis op de Dam) estas unu el tri palacoj en Nederlando kiuj estas je la dispono de la monarko laŭ Leĝo de la Parlamento.
Reĝa Palaco de Amsterdamo | |||
---|---|---|---|
Koninklijk Paleis Amsterdam | |||
reĝa palaco muzeo Rathaus | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | novklasika arkitekturo vd | ||
Arkitekto | Jacob van Campen • Daniël Stalpaert vd | ||
Estiĝo | 1665 | ||
Malfermo | 1665 | ||
Areo | 22,031 m² | ||
Lando | Nederlando vd | ||
Situo | Amsterdamo | ||
Sidejo | Amsterdamo vd | ||
Adreso | Dam 1 | ||
Situanta sur | Nieuwezijds Voorburgwal • Placo de Dam | ||
Poŝtkodo | 1012RJ | ||
Situo | |||
Geografia situo | 52° 22′ 23″ N, 4° 53′ 29″ O (mapo)52.373064.89139 | ||
| |||
Posedata de | Reĝlando de Nederlando vd | ||
Retejo | https://www.paleisamsterdam.nl/en/ | ||
Ĝi konstruiĝis dekomence kiel urbodomo dum la ekonomie plej prospera epoko de la urba historio, inter la jaroj 1648 kaj 1665, de la riĉiĝintaj urbaj civitanoj, nome dum la Ora jarcento de Nederlando. Kiam la franca armeo de Napoleono estis konkerinta Nederlandon kaj li donis al si la titolon "reĝo de Holando", li alproprigis al si la palacon kaj nomis ĝin sia "reĝa palaco". Ĝi iĝis la rezidejo de la reĝo Louis Bonaparte. Kiam la franca armeo forpeliĝis en 1813, la palaco estis redonata al la urbanoj, sed en 1939 la reĝa familio de Nederlando aĉetis ĝin kaj sekve ĝi reiĝis reĝa palaco. La reĝa familio tamen uzas la konstruaĵegon nur por iuj reprezentaj festoj - ĝi loĝas en la palacoj Huis ten Bosch rande de kaj Paleis Noordeinde centre de Hago.
La palaco situas en la okcidenta flanko de la Placo Dam en la centro de Amsterdamo, kontraŭ la Nacia Monumento kaj ĉe la Nieuwe Kerk.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.