Reĝa Ontaria Muzeo
muzeo ĉe Toronto, Ontario, Kanado / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Reĝa Ontaria Muzeo (angle Royal Ontario Museum, akronime ROM) estas mondfama naturhistoria kaj etnografia muzeo situanta en la aneksa kvartalo de Toronto en la provinco Ontario, Kanado. Ĝi estas la plej granda muzeo en Kanado kaj la plej vizitata, kaj la kvina plej granda en Nordameriko, enhavanta preskaŭ ses milionojn da eroj kaj pli ol 40 galeriojn. La muzeo estis malfermita al la publiko la 19-an de marto 1914 [1]. La Reĝa Ontaria Muzeo estis fondita en 1912 kaj estis parto de la universitato ĝis 1968; La muzeo kaj la universitato laboras kune pri multaj projektoj.
Reĝa Ontaria Muzeo | |||||
---|---|---|---|---|---|
kultura muzeo • muzeo de natura historio | |||||
Lando | Kanado vd | ||||
Situo | Ontario | ||||
Adreso | 100 Queen's ParkToronto, Ontario M5S 2C6 | ||||
Poŝtkodo | M5S 2C6 | ||||
Estiĝo | 16-a de aprilo 1912 | ||||
Malfermo | 14-a de marto 1914 | ||||
Direktoro | Charles Trick Currelly • Theodore Heinrich | ||||
Koordinatoj | 43° 40′ 3″ N, 79° 23′ 41″ U (mapo)43.66757222-79.39468333 | ||||
| |||||
Jaraj vizitantoj: | 1 350 097 (2016) | ||||
Parto de | Universitato de Toronto vd | ||||
| |||||
Retpaĝo | https://www.rom.on.ca | ||||
Pro la kresko de la kolekto, la Reĝa Ontaria Muzeo devis esti vastigita tri fojojn. La unua fojo en 1933, la dua en 1978 kaj la tria en 2005. Ĉi tiu lasta fojo estis efektivigita de la arkitekto Daniel Libeskind.
La muzeo situas sur strato Bloor proksime de la Ontaria leĝdonfarejo kaj proksime de la Universitato de Toronto. La nova alo de la muzeo estis inaŭgurita en junio 2007.