Reĝa Muzeo pri Belarto ĉe Antverpeno
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Reĝa Belarta Muzeo (RBMA, nederlande Koninklijk Museum voor Schone Kunsten Antwerpen, akronime KMSKA) estas arthistoria muzeo en Antverpeno, la plej granda muzeo en la urbo. Ĝi estas lokita en belega artotemplo el la 19-a jarcento. La nuntempa hejmo de la muzeo estas monumenta kaj majesta konstruaĵo sur Leopold De Waelplaats, kiu estis konstruita inter 1884 kaj 1890 surbaze de dezajnoj fare de Jan Jacob Winders kaj Frans Van Dijk kaj estis malfermita la 11-an de aŭgusto 1890.
Rapidaj faktoj arta muzeo ...
Reĝa Muzeo pri Belarto ĉe Antverpeno | |||
---|---|---|---|
arta muzeo | |||
Lando | Belgio vd | ||
Situo | Antverpeno | ||
Adreso | Leopold De Waelplaats | ||
Poŝtkodo | 2000 | ||
Posedanto | Flandra Komunumo de Belgio vd | ||
Estiĝo | 5-a de majo 1810 | ||
Koordinatoj | 51° 12′ 32″ N, 4° 23′ 40″ O (mapo)51.2088194.394349 | ||
| |||
Jaraj vizitantoj: | 153 214 (2010) | ||
Retpaĝo | http://www.kmska.be | ||
Fermi
La kolekto, konsistanta el 7600 pentraĵoj, precipe de sud-nederlandaj kaj flandraj artistoj, ekde la Flandraj Primitivuloj laŭ Petro Paŭlo Rubens ĝis James Ensor. Oni krome retrovas eksterlandajn majstrojn kiel Nicolas Fouquet kaj Amedeo Modigliani.