sporta asocio en Hispanio pri futbalo From Wikipedia, the free encyclopedia
La Reĝa Federacio Hispania de Futbalo, hispaneReal Federación Española de Fútbol (RFEF), kataluneReial Federació Espanyola de Futbol, estas la nacia futbala asocio en Hispanio, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1913. La asocio havas sian sidejon en aparta "futbala urbeto" en la antaŭurbo Las Rozas de Madrido, unu el la plej grandaj municipoj de la Madrida Regiono. Ĝi interalie ekde la jaro 1995 organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, la tielnomata "Unua Divizio" - hispanePrimera División, katalunePrimera Divisió, neformale nomata "La Liga". La ĉampiono en 2023 estas la klubo Futbala Klubo de Barcelono, kiu ĉampionas la 27-an fojon, sed sume plej ofte en la historio ĉampionis la klubo Real Madrid - laŭ la stato de 2023 entute 35-foje.