komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Ramosch | |
---|---|
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Inn/En |
Komunumaro | Ramosch |
Koordinatoj | 46° 50′ 0″ N 10° 23′ 0″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 497 |
Areo | 84,02 km² |
Alteco | 1236 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7556 |
Komunumkodo | 3751 |
Ramosch estas komunumo de la komunumaro Ramosch kaj la distrikto Inn/En en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 497 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Ramosch situas en Suba Engadino ĉe la bordo de la rivero Eno. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Ramosch ankaŭ la vilaĝo Vnà kaj la setlejoj Raschvella kaj Seraplana. Kiel eksklavo al Ramosch apartenas ankaŭ la supra parto de la Fimba-Valo.
La komunumo Ramosch limas en nordo al Ischgl (Tirolo, Aŭstrio), en nordoriento al Samnaun, en oriento al Tschlin, en sudoriento al Venosta (Italio), kaj en okcidento al Sent. La eksklavo Supra Fimba-Valo krome limas en nordo kaj okcidento al Galtür (Tirolo, Aŭstrio), en oriento al Sent kaj en sudo al Ftan.
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 27 de Malojo-Pasejo al Tirolo. Per poŝtaŭtolinio al Scuol la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
La ĉefa lingvo de Ramosch estas Vallader, tio estas dialekto de la romanĉa lingvo. Okaze de la popolnombrado de 2000 84,09% de la loĝantaro parolis la romanĉan, dum 13,86% estis germanlingvanoj.
La unua dokumenta mencio de Ramosch datiĝas el la jaro 930 kiel in vico Remuscie. En la jaroj 1956 ĝis 1958 oni malkovris sur la monteto Mottata 1,5 kilometrojn nordoriente de la vilaĝo Ramosch prahistoriajn restaĵojn de tri epokoj de la bronzepoko ĝis la ferepoko. En frua mezepoko Ramosch estis la verŝajne la plej grava setlejo de la Suba Engadino. En la 6-a jarcento en Ramosch estis konstruita la una kristana preĝejo en Engadino, kie en la 7-a jarcento predikis Sankta Florino. Ĝis la reformacio en la jaro 1530 la tombejo de Sankta Florino estis grava pilgrimejo. La Kastelo Ramosch, kiu ek de 16-a jarcento nomiĝis Kastelo Tschanüff, dum mezepoko estis grava administra centro. En la jaro 1652 Ramosch kun la cetera Suba Engadino sin liberaĉetis de Aŭstrio. Ĝis la administracio reformo de 1851 ĝi estis la administra centro de la tribunalkomunumo Ramosch, kiu tiam estis transformita al la komunumaro Ramosch konsistanta el la tri komunumoj Ramosch, Tschlin kaj Samnaun. [1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.