Ramfastoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ramfastoj estas birdoj de la genro Ramphastos, tio estas genro de tukanoj, tropikaj kaj subtropikaj preskaŭ paserinaj birdoj el Centr- kaj Sudameriko, kiuj estas tre brile koloritaj kaj havas enormajn, ofte kolorplenajn, bekojn.
Ramfastoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Tiu ĉi genro enhavas la plej grandajn tukanojn. Ĉiuj specioj estas baze fruktomanĝantaj, sed ili manĝas ankaŭ insektojn kaj aliajn etajn predojn. Ili estas arboremaj kaj nestumas en arbotruoj, kie la ino demetas el 2 al 4 blankajn ovojn. Ili estas loĝantaj reproduktuloj kaj ne migras.
La iskonocera aŭ porbirda laŭso Austrophilopterus cancellosus oni supozas, ke parazitas ĉiun specion de Ramphastos. Ties ekzisto estis konfirmita en ĉiu specio escepte la Citrongorĝa tukano, Ramphastos (vitellinus) citreolaemus.(Price & Weckstein 2005)