vilaĝo en Slovenio From Wikipedia, the free encyclopedia
Rakičan, hungare Battyánfalva estas vilaĝo en Slovenio. Administre Rakičan apartenas al Murska Sobota. Ĝis 1887 la oficiala hungara nomo estis Rakicsán.
La vilaĝo situas laŭ rojo Lendava, laŭ ĉefvojo Murska Sobota-Lendava. Murska Sobota troviĝas proksime, 3 km-ojn for.
Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a okazis batalo apud la vilaĝo. En la 19-a jarcento Rakicsán havis la titolon kampurbo. En 1910 loĝis tie 596 da homoj (plejparte slovenoj). Ĝis 1920 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.