urbo en Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
Rajhrad (germane Groß Raigern) estas urbo en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Brno-provinco. Ĝi etendiĝas en Dija-svratka valego sur la dekstra bordo de rivero Svratka, proksimume 12 km sude de la centrejo de Brno. Vivas ĉi tie 4 070 loĝantoj (2024). Temas pri vinkultivada municipo en vinkultivada subregiono Znojmo.
Rajhrad | |||
germane Groß Raigern | |||
urbo | |||
Rajhrad - vojkruciĝo Městečko kaj Masarykova | |||
|
|||
Oficiala nomo: Rajhrad | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Brno-provinco | ||
Administra municipo | Židlochovice | ||
Historiaj regionoj | Grandmoravia regno, Moravio | ||
Memorindaĵoj | Benediktana monaĥejo | ||
Rivero | Svratka | ||
Situo | Rajhrad | ||
- alteco | 190 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 05′ 25″ N 16° 36′ 14″ O (mapo) | ||
Katastro | 9,49 km² (949 ha) Rajhrad | ||
Loĝantaro | 4 070 (2024) | ||
Denseco | 428,87 loĝ./km² | ||
Valego | Dija-svratka valego | ||
Unua skribmencio | 13-a jarcento | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 664 61 | ||
NUTS 3 | CZ064 | ||
NUTS 4 | CZ0643 | ||
NUTS 5 | CZ0643 583758 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de urbo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Rajhrad | |||
Retpaĝo: www.rajhrad.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Popovice, Želešice, Rebešovice, Rajhradice, Syrovice, Blučina, Holasice kaj Opatovice.
Sur la loko de la hodiaŭa monaĥeja areo antaŭe ekzistis ampleksa fortikigita grandmoravia burgejo de la sama nomo (fondita ĉirkaŭ 950, ĝi pereis plej malfrue je 100 jaroj pli poste). En la jaro 1045 (laŭ la tradicio) ĉi tie estiĝis benediktana monaĥejo. La unuaj mencioj pri la nova Rajhrad aperas en dokumentoj el la 13-a jarcento. La 2-an de novembro 1234 Rajhrad akiris foiran rajton kaj ĝi fariĝis tiel urbeto. Al la urbo ĝi estis avancita la 27-an de oktobro 2000.
En la 13-a jarcento estiĝis sudoriente de Rajhrad inter la devena fluo de Svratka kaj Vojkovický náhon vilaĝo Čeladice, kiu estis en la jaro 1830 neniigita pro inundo. La loĝantoj pli poste konstruis por si la novan municipon sude de Rajhrad, kaj tiu pli poste fariĝis ties konsisto.
En la urbo ekzistas funkcianta vira monaĥejo kreanta centron de benediktana abatejo Rajhrad kaj virina monaĥejo de fratinoj Konsolantinoj, apud kiu funkcias Domo de kuracado de sankta Jozefo (hospico).
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 496 |
1880 | 1 651 |
1890 | 1 522 |
1900 | 1 629 |
1910 | 1 874 |
1921 | 1 987 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 400 |
1950 | 2 376 |
1961 | 2 597 |
1970 | 2 716 |
1980 | 3 058 |
1991 | 2 763 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 2 713 |
2011 | 3 277 |
2014 | 3 428 |
2016 | 3 609 |
2017 | 3 721 |
2018 | 3 833 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 3 852 |
2020 | 3 928 |
2021 | 4 181 |
2022 | 3 956 |
2023 | 4 092 |
2024 | 4 070 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.