![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/4/45/Stokholmo_1956.jpg/640px-Stokholmo_1956.jpg&w=640&q=50)
Rajdado en la Somera Olimpiko 1956
parto de la Somera Olimpiko 1956 okazigita en Stokholmo / From Wikipedia, the free encyclopedia
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4d/Djurgarden.jpg/640px-Djurgarden.jpg)
Estis 158 enskriboj el 29 landoj: aliĝis rajdistoj el Argentino, Aŭstralio, Aŭstrio, Belgio, Brazilo, Bulgario, Kamboĝo, Kanado, Danio, Egiptio, Finnlando, Francio, Germanio, Britio, Hungario, Irlando, Italio, Japanio, Nederlando, Norvegio, Portugalio , Rumanio, Sovetunio, Hispanio, Svedio, Svislando, Turkio, Usono kaj Venezuelo kun siaj ĉevaloj. Tio estus la unua apero por sportistoj el Aŭstralio, Kamboĝo kaj Venezuelo en olimpikaj ĉevalaj eventoj.
Kvankam al Melburno estis premiita la Somera Olimpiko de 1956, Aŭstralio havis striktan ses-monatan antaŭ-sendan kvarantenon pri ĉevaloj. Renkontiĝo en 1953 de aŭstraliaj federaciaj aŭtoritatoj klarigis ke ili ne ŝanĝus la kvarantenajn leĝojn por la olimpikaj ĉevaloj. Tial, la rajdkonkurso ne povus esti okazigita en Aŭstralio.
En 1954, la IOK elektis Stokholmon, kiel la alternativan sportejon por la rajdaj konkuroj. Tial, la rajdokazaĵoj estis ne nur apartigitaj per grandurbo aŭ lando, sed ankaŭ per kontinento: la konkuroj pri rajdado okazis en junio (somero en la norda hemisfero) kaj la aliaj sportaj konkuroj en novembro (malfrua printempo en la suda hemisfero).
- Kategorio Rajdado en la Somera Olimpiko 1956 en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
La "rajdista olimpiko" estis solene malfermita per la sveda reĝo Gustavo la 6-a Adolfo, kaj en la malferma ceremonio la sveda rajdisto Hans Wikne surĉevale fajrigis la olimpikan flamon.
La eventon gastigis la Sveda Olimpika Komitato.