![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cf/Rafael_de_Sobremonte.jpg/640px-Rafael_de_Sobremonte.jpg&w=640&q=50)
Rafael de Sobremonte
From Wikipedia, the free encyclopedia
Rafael de Sobremonte y Núñez del Castillo, Angulo Bullón y Ramírez de Arellano (Sevilo, 27-a de novembro de 1745 - Kadizo, 1827), 3a Markizo de Sobremonte, kavaliro de la Ordeno de San Hermenegildo, estis nobelo, militisto kaj vicreĝo kolonia hispana. Li estis guberniestro de Kordobo de Tukumano kaj poste Vicreĝxo de Rivero Plata. En 1806, dum la unua de la Britaj Invadoj al Rivero Plata kaj pro la atako kiun la ĉefurbo suferis fare de la britoj, li abandonis la urbon Bonaero direkte al Kordobo, kun intenco savi la trezoron de la Vicreĝlando. Dum la okupado de Bonaero li plenumis la postenon el Kordobo, kiu iĝis provizore la ĉefurbo vicreĝa. La popola malkontento en Bonaero, kiu konsideris lin malkuraĝa, devigis lin lasi la estrecon de la ĉefurbaj trupoj al Santiago de Liniers, heroo de la rekonkero, kiu poste anstataŭis lin kiel Vicreĝxo.
Rafael de Sobremonte | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 27-an de novembro 1754 (1754-11-27) en Sevilo | ||||
Morto | 30-an de novembro 1826 (1826-11-30) (72-jaraĝa) en Kadizo | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio ![]() | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Juana María Nepomucena de Sobremonte y Larrazábal (en) ![]() ![]() | ||||
Parencoj | José Primo de Rivera (en) ![]() Joaquín Primo de Rivera y Pérez de Acal (en) ![]() Antonia Eulalia Ortiz de Pinedo y Muñoz (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto militisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||