Radioricevilo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Radioricevilo, aŭ radioaparato, estas elektronika aparato uzata por kapti, selekti kaj malkodi la radioondojn emisiitaj de la radiosendiloj. La celo de la malkodado estas eltiri el la ondoj kaptitaj de anteno la informojn, kiuj estis tie prilaboritaj antaŭ ol esti emisiitaj : sonoj aŭ ciferecaj signaloj (RDS Radio-datensistemo, DRM Cifereca Monda Radio, horaj signaloj, ktp).
Rapidaj faktoj Aliaj nomoj, Uzata por ...
Radioricevilo | |
---|---|
Ricevilo por radioelsendoj el la jaro 1972 | |
Aliaj nomoj | ricevilo, radio |
Uzata por | kapti, selekti kaj malkodi la radioondoj, aŭdi radioprogramojn |
Inventinto | Guglielmo Marconi |
Rilataj | sendricevilo, sendilo |
Fermi
En ĉiutaga elektroniko, la terminoj radio kaj radioricevilo estas ofte uzataj por riceviloj desegnitaj por reprodukti la sonsignalojn elsenditaj de radio-elsendanta stacio. Tio historie estis la unua amasa komerca radioapliko.