From Wikipedia, the free encyclopedia
Radhošť estas malgranda vilaĝo en Ĉeĥio situanta en distrikto Ústí nad Orlicí. En la 30-aj jaroj vivis en la vilaĝo 330 loĝantoj, nuntempe vivas en ĝi nur 160 loĝantoj (2024). Tra la vilaĝo kondukas landvojo kuniganta urbon Rychnov nad Kněžnou kun Skuteč. Geografie Radhošť estas okcidenta parto de la distrikto Ústí nad Orlicí kaj senpere ĝi najbaras kun distriktoj Pardubice kaj Chrudim. Ĝi estas ĉirkaŭita de herbejoj kaj proksimaj arbaroj.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Radhošť |
Radhošť | |||
municipo | |||
Ligna sonorilturo en Radhošť | |||
|
|||
Oficiala nomo: Radhošť | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Vysoké Mýto | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Naturmemorindaĵo | Šejval | ||
Rivero | Loučná | ||
Situo | Radhošť | ||
- alteco | 255 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 59′ 21″ N 16° 04′ 29″ O (mapo) | ||
Areo | 4,8 km² (480 ha) | ||
Loĝantaro | 160 (2024) | ||
Denseco | 33,33 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orientelba tabulo | ||
Unua skribmencio | 1226 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 534 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 575542 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Radhošť (Ústí nad Orlicí District) | |||
Retpaĝo: www.holicko.cz/radhost/ | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jaroslav, Trusnov, Stradouň, Vraclav, Zámrsk kaj Týnišťko.
Nomo de burgaro Radhošť estas menciata en dokumento de reĝo Přemysl Otakar la 1-a el la jaro 1226. Ĝis fino de la jaro 2006 la komunumo apartenis al distrikto Pardubice, sed de la jaro 2007 ĝi apartenas al distrikto Ústí nad Orlicí.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 330 |
1880 | 356 |
1890 | 313 |
1900 | 276 |
1910 | 363 |
1921 | 391 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 349 |
1950 | 242 |
1961 | 289 |
1970 | 266 |
1980 | 230 |
1991 | 176 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 160 |
2014 | 172 |
2016 | 166 |
2017 | 168 |
2018 | 174 |
2019 | 167 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 170 |
2021 | 157 |
2022 | 160 |
2023 | 162 |
2024 | 160 |
Preĝejo de Sankta Georgo en Radhošť, origine frugotika, rekonstruita en la jaro 1773 kaj riparita en la jaroj 1890 kaj 1901. Ĝi estas ununava, oblonga, kun malpli larĝa ortangule fermita presbiterejo. Tiu estas volbita je plataĵo, kaj navo kun masonita ĥorejo havas platan plafonon kun stukaj speguloj. La ĉefa tabernakla altaro estas el la jaro 1778, ornamas ĝin statuoj de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo, sur la vando bildo de Sankta Georgo de K. Javůrek el la jaro 1885, sur flankaj altaroj statuoj de Sankta Jozefo kaj Virgulino Maria Lurda el la 20-a jarcento, stana baptujo el la jaro 1787 kaj predikejo el la jaro 1788.
Ĉirkaŭ la preĝejo estas tombejo kun prismoforma ligna sonorilejo, la malsupra parto havas piramidan formon, tegmento estas tenda.
En Sedlíšťka estas interesa popola konstruaĵo de bieneto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.