RCTV
From Wikipedia, the free encyclopedia
RCTV (akronimo por Radio Caracas Televisión, esperante kiel Radio Karakasa Televido) estis venezuela dissenda televidkanalo fondita la 15-an de novembro 1953 fare de komercisto kaj esploristo William Phelps Tucker, posedata fare de Empresas 1BC. Ĝia dissenda signalo estis fermita fare de la registaro de la prezidanto Hugo Chávez en 2006, tiel finante ĝiajn elsendojn la 27-an de majo 2007.
RCTV | |
---|---|
televidstacio | |
Ĝeneralaj informoj | |
Ricevo | Dissende, satelite kaj kable |
Landoj | ![]() |
Proprietulo | Empresas 1BC |
Komenciĝo de elsendoj | 15-an de novembro 1953 |
Finiĝo de elsendoj | 27-an de majo 2007 |
Programa tipo | Diversa |
Posedata de | Empresas 1BC vd |
Lingvo | hispana lingvo vd |
Nombro da sekvantoj en sociaj retejoj |
(stato la 29-a de aprilo 2024) |
Retpaĝaro | http: |
Ĝi estis la tria plej malnova kanalo en la lando, kaj en la momento de ĝia fermo en 2007 ĝi estis la tekevidstacio kun la plej longa historio post la malapero de Televisora Nacional (fondita en 1952 kaj fermita en 1991) kaj TeleVisa (fondita en junio 1953 kaj fermita en 1960, kvankam ĝia rivalo Venevisión asertas esti sia posteulo).