R. L. Burnside
From Wikipedia, the free encyclopedia
Robert Lee Burnside, konata kiel R. L. Burnside (23a de Novembro, 1926 – 1a de Septembro, 2005) estis usona kantisto, kantoverkisto kaj gitaristo de bluso. Li ludis muzikon dum multo de sia vivo, sed ricevis malmulte da rekono antaŭ la komenco de la 1990-aj jaroj. En la lasta duono de la jardeko, Burnside registris kaj turneis kun Jon Spencer, atingante sukcesan aliron al fuzia muziko kaj enkondukante sian muzikon al nova publiko en etosoj de punko kaj garaĝa roko.