![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/98/Satellite_Image_of_Ruegen.jpg/640px-Satellite_Image_of_Ruegen.jpg&w=640&q=50)
Rügen
germana insulo en la Balta maro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Rügen [rign] (esperante Rugeno, latine Rugia, suprasorabe Rujany[1] aŭ Rana[2], malsuprasorabe Rujany[3], svede kaj dane Rygen, pole Rugia) estas baltmara insulo kaj la plej granda insulo de Germanio.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/df/Ruegen-kreidefelsen.jpg/320px-Ruegen-kreidefelsen.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/be/Ruegen_banner_Kreidekueste_des_Nationalparks_Jasmund.jpg/640px-Ruegen_banner_Kreidekueste_des_Nationalparks_Jasmund.jpg)
Rügen | ||
---|---|---|
![]() Satelita bildo de Rugeno | ||
insularo • insulo | ||
Situo | Balta maro | |
Geografia situo | 54° 25′ N, 13° 22′ O (mapo)54.41313.359161 f1 | |
| ||
Longo | 52 kmf2 | |
Larĝo | 41 kmf3 | |
Areo | 926 km² f4 | |
Plej alta loko | Piekberg [PI:Kberk] 161 DE-MV Ŝablono:Alto/nekonata rilatof5 | |
Loĝantaro | 62 990 (2018) 68 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Bergen auf Rügen | |
![]() Mapo la insulo | ||
Ekde 1936 la 2,5 kilometrojn longa ponto Rügendamm inter la urbo Stralsund kaj la vilaĝo Altefähr ligas la insulon kun la kontinento. En la jaro 2004 oni en la proksimeco ekkonstruis duan ponton, la tiel nomatan Rügenbrücke. Ĝi pretiĝis en oktobro 2007.
Pramŝipoj veturas de Sassnitz (Rügen) al Trelleborg (Svedio) kaj Klaipeda (Litovio).
Famaj banlokoj kaj pitoreskaj pejzaĝoj (ekz. la kretaj rokoj, kiuj jam inspiris la pentriston Caspar David Friedrich) ĉefe dum la someraj monatoj allogas aron da turistoj. Rügen estas po du fojojn jare grava etapo en migrado de gruoj (ekzemple, la 26-an de oktobro 2004 ili estis 40 mil tie).