From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ornukulo kiel komuna nomo aŭ Piroplekto laŭ la genro (Pyrrhoplectes epauletta) estas specio de fringo de la familio de Fringedoj. Ties genro Pyrrhoplectes estas monotipa. La latina scienca nomo estas kunmetaĵo de du radikoj el kiuj la unua signifas en la antikva greka “fajro”, alude al la plej rimarkinda karaktero de tiu birdospecio.
Ornukulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ornukulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pyrrhoplectes epauletta (Hodgson, 1836) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Nome la masklo estas tutnigra kun tre rimarkinda orflava (flava kun oranĝeca nuanco) supra krono kaj nuko, kio aperas kaj en la komuna nomo kaj en la scienca genra. Krome havas iom da simila orkoloro en ŝultro. Ĝi havas blankan strion en triarangaj flugilplumoj, kiuj videblas eĉ ripoze kiel malgranda marko ĉepuge. La ino estas olivecverda supre kaj bruna sube. La okuloj estas nigrecaj kaj la kruroj malhelrozkolorecaj. La beko estas nigreca kaj tre larĝa ĉebaze.
Ĝi troviĝas en Himalajo, tio estas en Butano, suda Ĉinio, norda Barato, norda Birmo kaj Nepalo. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj en densa subkreskaĵaro kaj arbustaro de rododendroj kaj bambuo inter 1,600 kaj 4,000 m.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.