From Wikipedia, the free encyclopedia
Barbie-pupoj (angle: Barbie-doll) estas tutmonde vendataj pupoj vestotaj, kiujn kreis Ruth Handler, fondinto de la usona ludilkonzerno Mattel.
Ĉi tiu artikolo temas pri tipo de ludilo en formo de persono. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Pupo. |
Pupo Barbie | ||
---|---|---|
plurkomunikila serio • varomarko • fikciulo vd | ||
Dum | 9-a de marto 1959 - nekonata/nuntempe | |
Posedata de | Mattel vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
La pupoj el plasto kun moveblaj korpomembroj/ekstremaĵoj unuafoje prezentitis dum ludila foiro en la 9-a de marto 1959 en Novjorko. Modelo por ĝi estis la germana pupo Lilli, estante sur la merkato usona ekde 1952 kaj importite fare de Handler mem. Post la observo ĉe sia filino Barbara (kiu cetere donis la nomon al la usonaj pupoj poste) ludigi la pupon plenkreskulajn rolojn, Handler kreis intence pupon kun la figuro de adoltino. Al ties dispono memkompreneble estas amaso da diversaj modaj surmetotaĵoj kaj aliaj ekipaĵoj.
Koncepto tia tiom furoris, ke laŭtakse nuntempe pluraj milionoj da infanoj en la tuta mondo ludas per la menciitaj pupoj, al kies familioj apartenas krom Barbie ankaŭ aliaj anoj kiel ekz. Ken, Skipper kaj Shelly. Eldonkvanto limigita de certaj pupaj eldonoj pagigas entuziasmulojn multe da mono dum aŭkcioj. Artistoj kaj mododezajnistoj ankaŭ jam okupiĝis pri tiu pupa fenomeno.
Kritikantoj (ekz. la aŭstraj fakulinoj pri sociaj aferoj Cheryl Benard kaj Edit Schlaffer) atentigas pri la malrealeco de la barbiaj aperoj. Kliŝoj pri virinoj, ke gravus ĉe ili antaŭ ĉio korpa beleco kaj supraĵaj valoroj, estus transportataj. Fakte tio firmigus konservatisman disdonon de roloj inter la seksoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.