Pulva pordego
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Pulva pordego (ĉeĥlingve Prašná brána) de Prago troviĝas en Ĉeĥio, en la ĉefurbo Prago, en kvartalo Malnova Urbo.
Rapidaj faktoj Prašná brána, Bazaj datoj ...
Pulva pordego | |||
---|---|---|---|
Prašná brána | |||
muzeo turo urba pordego | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | Gotika arkitekturo vd | ||
Estiĝo | 1475 | ||
Lando | Ĉeĥio vd | ||
Situo | Malnova Urbo | ||
Situanta sur | Strato Celetná • Na příkopě • U Prašné brány | ||
Situo | |||
Geografia situo | 50° 5′ 14″ N, 14° 25′ 40″ O (mapo)50.08722222222214.427777777778 | ||
| |||
Posedata de | Prago vd | ||
Retejo | http://www.muzeumprahy.cz/199-prasna-brana/ | ||
Fermi
Malfrugotika konstruaĵo el la fino de 15-a jarcento, verko de konstruisto Matěj Rejsek, ĝi estis parto de la urba defendosistemo. La nomo "Prašná" (pulva) havas originon en la 17-a jarcento, kiam tie estis deponata pafil-pulvo. En la jaroj 1875-1886 restarigita de arkitekto Josef Mocker.
La turo estas publike alirebla, el la turambito estas belega panoramo de la tuta historia urbocentro.
- Kategorio Pulva pordego en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)