![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f5/Vatican-tourists-queuing-at-St-Peter-6598.jpg/640px-Vatican-tourists-queuing-at-St-Peter-6598.jpg&w=640&q=50)
Pudoro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pudoro inkludas ecojn de kulturo aŭ de certaj religiaj valoroj rilatantaj al la sekvaj:
- modereco en ago aŭ aspekto, ne dezirante atentigi atenton por si mem (sinonimo de modesteco);
- volonte subestimado de sia realaĵo (sinonimo de humileco);
- mistereco pri sekseco kaj ekspozicio de homa korpo, precipe tabuoj kontraŭ nudeco en multaj kulturoj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f5/Vatican-tourists-queuing-at-St-Peter-6598.jpg/640px-Vatican-tourists-queuing-at-St-Peter-6598.jpg)
Ĉi tiu-lasta koncepto de pudoro estas la pli komune uzata kaj estas la senco, kiu estas traktata en ĉi tiu artikolo. La koncepto de pudoro-modesteco estas tre grava por multaj homoj, kaj ĝi kaŭzis multajn eĥojn dum multaj jarcentoj, kaj daŭre okupas multajn homojn eĉ hodiaŭ. Oni rajtas diri ke ĝi estas la aspekto en la daŭra konflikto inter konservativismo (apoganta la dominanta religio) kaj liberalismo (kiu subtenas la progresismo kaj la sekularismo) en socio.