Provizora Biogeografia Regiono-klasifiko por Aŭstralio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Provizora Biogeografia Regiono-klasifiko por Aŭstralio aŭ IBRA ( angle : Interim Biogeographic Regionalisation for Australia ) estas biogeografia klasifiko de Aŭstralio disvolvita de la Ministerio pri Daŭripovo, Medio, Akvo, Loĝantaro kaj Komunumoj. Ĝi servas kiel planilo, ekzemple por la establo de nacia reto de naturrezervejoj.