Provincoj de Ĉinio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Provinc-nivelaj administraciaj dividoj (en ĉina: 省级行政区; en pinjino: shěng-jí xíngzhèngqū) aŭ unua-nivelaj administraciaj dividoj (一级行政区; yī-jí xíngzhèngqū), estas la plej alt-nivelaj administraciaj dividoj de Ĉinio. Estas 34 tiaj dividoj fare de la Ĉina Popola Respubliko, klasitaj kiel 23 provincoj (en ĉina: 省; en pinjino: shěng), kvar municipoj, kvin aŭtonomaj regionoj, kaj du Specialaj Administraciaj Regionoj. La politika statuso de la Tajvana Provinco kaj de malgranda frakcio de Fuĝjano (administraciita de la Respubliko Ĉinio) estas disputata.