provinco en la regiono Friulo-Venecio Julia, en la nord-orienta Italio (ĝis 2017 kaj ekde 2020) From Wikipedia, the free encyclopedia
La provinco Gorico (itale provincia di Gorizia, en Esperanto foje, jam en la tempo de la Habsburga Imperio ĝis 1918, simple nomita Goricio) estas provinco en la regiono Friulo-Venecio Julia, en la nord-orienta Italio. La ĉefurbo, Gorico, situas ĉe la bordo inter Italio kaj Slovenio. La teritorio ekde oktobro 2017 administre ne plu estis oficiala provinco. Ekde tiam la komunumoj apartenis al du intermunicipaj aŭ interkomunumaj teritoriaj unuoj, nomataj Carso Isonzo Adriatico kaj Collio - Alto Isonzo, sed jam fine de 2019 denove ŝanĝiĝis la administra strukturo: ekde januaro 2020 ĉiuj komunumoj apartenas al tiel nomata "malcentra regiona unuo Gorico", kiu laŭ amplekso identas al la antaŭa provinco - tial, pro praktikeco kaj plia koncizeco, tolereblas plutraduki la novan longan administran nomon Ente di decentramento regionale di Gorizia al Esperanto per "provinco Gorico".
Provinco Gorico | |
provinco de Italio • provinco de Italio • eksa provinco de Italio | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono: | Friulo-Venecio Julia |
Kodo laŭ ISO 3166-2: | GO |
Areo: | 466 km² |
Ĉefurbo: | Gorico |
Loĝantaro: | 138 791 (fine de 2021) |
Loĝdenso: | 298 loĝ./km² |
Kvanto de komunumoj: | 25 |
Poŝtkodo: | 34070-34079, 34170 |
Kodo laŭ ISTAT: | 031 |
Telefona prefikso: | 0431, 0481 |
Retpaĝo: | Oficiala retejo |
Fine de 2021 en la regiona unuo vivis 138 791 loĝantoj, el ili 70 154 virinoj kaj knabinoj kaj 68 637 viroj kaj knaboj.[1]
(nombroj de la stato fine de oktobro 2022)
komunumo | loĝantoj[2] |
---|---|
Gorico | 33 560 |
Monfalkono | 29 400 |
Ronkio | 11 821 |
Grado | 7 731 |
Starancano | 7 173 |
Kormonso | 7.161 |
Gradisko ĉe Soĉo | 6 409 |
Sankta Kanciano ĉe Soĉo | 6 029 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.