Provinco Bolonjo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Provinco Bolonjo estas provinco en regiono Emilio-Romanjo, en la norda Italio. Fine de la jaro 2018 tie vivis 1 014 619 loĝantoj. Ĝia ĉefurbo, Bolonjo, ankaŭ estas la ĉefurbo de la regiono, kaj la sepa urbo laŭ loĝantaro en Italio.
Rapidaj faktoj former province of Italy, Ŝtato ...
Provinco Bolonjo | |
former province of Italy | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono: | Emilio-Romanjo |
Kodo laŭ ISO 3166-2: | BO |
Areo: | 3 562 km² |
Ĉefurbo: | Bolonjo |
Loĝantaro: | 1 014 619 (fine de 2018) |
Loĝdenso: | 152 loĝ./km² |
Kvanto de komunumoj: | 60 |
Poŝtkodo: | de 40121 ĝis 40141 (ĉefurbo), de 40010 ĝis 40069 (aliaj komunumoj) |
Kodo laŭ ISTAT: | 037 |
Telefona prefikso: | 051, 0534, 0542 |
Retpaĝo: | Oficiala retejo (itale) |
Fermi
La provinco Bolonjo samlimas la provincon Ferrara norde, la provincon Raveno oriente, la provincon Florenco, la provincon Prato kaj la provincon Pistojo sude (ĉi tiuj tri provincoj lokiĝas en Toskanio), kaj la provincon Modena okcidente.