Provinco Badaĥozo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Badaĥozo (hispane Badajoz) estas provinco de Hispanio, apartenanta al la regiono de Ekstremaduro, kie okupas ties sudan parton. Ĝi situas sudokcidente de la Iberia Duoninsulo, landlime kun Portugalio.
Provinco Badaĥozo | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Flago | Blazono | ||
Administra divido de Hispanio [+] | |||
Lando | Hispanio | ||
Ĉefurbo | Badaĥozo | ||
- koordinatoj | 39° N, 6° U (mapo)38.667-6.167 | ||
Plej alta punkto | Cerro de Tentudia [+] | ||
- alteco | 1 110 msnm [+] | ||
Plej malalta punkto | Gvadiano [+] | ||
- malalteco | 110 msnm [+] | ||
Akvokolektejo | 21 766 km² (2 176 600 ha) [+] | ||
Areo | 21 766 km² (2 176 600 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 669 943 [+] (2021) | ||
Denseco | 30,78 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Valentín Cortés | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
Poŝtkodo | 06 [+] | ||
ISO 3166-2 | ES-BA | ||
Provinco Badaĥozo | |||
Vikimedia Komunejo: Province of Badajoz [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Ĝi limas oriente kun la regiono de Kastilio-Manĉo, kun ties provincoj de Toledo kaj Reĝurbo. Sude ĝi limas kun la provincoj de Onubo kaj Sevilo kaj sudoriente kun tiu de Kordovo, ĉiuj en Andaluzio. Norde estas la samregiona provinco de Cáceres, kiu, kun tiu de Badaĥozo, formas la regionon de Ekstremaduro. Okcidente, troviĝas Portugalio. Per surfaco de 21 766 km², Badaĥozo estas la plej ampleksa provinco de Hispanio. La alia provinco de Ekstremaduro, Cáceres, estas la dua laŭ surfaco, per 19 868 km².
En la provinco Badaĥozo, troviĝas Merido, ĉefurbo de Ekstremaduro. Tamen la plej loĝata urbo estas Badaĥozo, urbo el kiu la provinco prenas nomon kaj kiu estas la ĉefurbo de la provinco.