![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8c/Localizaci%25C3%25B3n_de_la_provincia_de_Guadalajara.svg/langeo-640px-Localizaci%25C3%25B3n_de_la_provincia_de_Guadalajara.svg.png&w=640&q=50)
Provinca Deputitaro de Gvadalaĥaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Provinca Deputitaro de Gvadalaĥaro, aŭ en hispana oficiale Diputación Provincial de Guadalajara, estas la publika institucio zorge de la regado kaj la aŭtonoma administrado de la provinco Guadalajara (Hispanio).[1] Ĝi havas sidejon en la Palaco de la "Diputación Provincial", situa en la urbo Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8c/Localizaci%C3%B3n_de_la_provincia_de_Guadalajara.svg/320px-Localizaci%C3%B3n_de_la_provincia_de_Guadalajara.svg.png)
La provincaj deputitaroj estas respondecaj pri la kunordigado de la municipaj servoj por garantii la integran kaj taŭgan plenumadon cvele al la principoj de solidareco kaj ekonomia ekvilibro intermunicipaj, en al kadro de la ekonomia kaj sociala politikoj; de la asistado kaj la jura, ekonomia kaj teknika kunlaborado al la municipoj, speciale al tiuj de pli malgranda ekonomia kaj administra kapabloj; de la havigo de publikaj servoj de supermunicipa karaktero; de la kunlaborado en la helpo al la ekonomia kaj sociala disvolvigo kaj en la planado en la provinca teritorio, kaj de la helpo kaj la administrado de la prioraj interesoj de la provincia.[2]