La plantgenro Proteo (Protea) apartenas al la familio de la Proteacoj (Proteaceae). La genro konsistas el ĉ. 115 specioj. Ili hejmiĝas en Suda Afriko. En Genadendal, Sudafriko, ce la monto Jonaskop, en alteco de 1648 m super marnivelo troviĝas la tutmonde plej granda nombro de nature kreskantaj Protea-specioj. Multaj el ili apartenas al la Kapensiso. La reĝa proteo (Protea cynaroides) estas la nacia floro de Sudafriko.
Proteo Protea | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Reĝa proteo (Protea cynaroides) | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Priskribo
Habito kaj folioj
Protea-specioj kreskas kiel ĉiamverdaj rampantaj ĝis vertikale starantaj arbustoj kaj malgrandaj arboj, kiuj atingas alton de 1 ĝis 10 m. La alternestarantaj kaj ĉirkaŭ la pinto unu apud la alia starantaj folioj estas kun petioloj aŭ senpetiole. La supra kaj malsupra surfaco de la folio ne tre malsimilas. La simplaj, tre ledecaj kalvaj ĝis lanecaj foliplatoj estas oblongaj ĝis rondaj. La folirando ĉiam glatas.
Floraroj, floroj kaj fruktoj
En karakterize globformaj floraroj havas diametron de 3 ĝis 15 cm, multaj floroj staras dense unu apud la alia. La floroj kreskas spiralfome en pluraj vicoj sin kovrantaj brakteoj. La eksteraj estas relative malgrandaj. La internaj brakteoj estas preskaŭ samlongaj kiel la floroj. La malmolaj, glataj ĝis lanecaj brakteoj kelkfoje havas brilan koloron. Super la brakteo ĉiam staras nur unu floro, ne du, kiel ĉe la genroj Banksia, Brabejum, Grevillea kaj Hakea.
La floroj ĉiam estas duseksaj. De la kvar harhavaj petaloj tri estas kunkreskintaj, unu estas libera. Nur unu cirklo kun de kvar stamenoj ekzistas. Longaj rigidaj haroj kovras la ovarion, kiu havas nur unu ovolon.
La renverse strobilforma, ligneca fermfrukto havas longajn, brunajn harojn kaj nur unu semon.
Ekologio
Multaj specioj formas lignotuberon. Ĝi estas dikiĝinta bazo de la trunko sub la tero aŭ super la tero, el kiu la planto post arbara incendio denove ekĝermas. Speciale interesa estas eco ĉe Protea roupelliae, kiu post la ĝermado en la unuaj jaroj apenaŭ kreskas alten, sed ankaŭ ne larĝen. La malgranda altenkresko estas kaŭzita de mallongigitaj internodaĵoj.
Uzado
La plej multaj specioj ne toleras froston. La proteoj havas la reputacion ne esti facile kultiveblaj. Al la mezeŭropanoj la floraroj de la proteo estas konataj kiel sekflorojn en floraranĝoj. La floraroj de la proteoj tre longe restas freŝaj.
Disvastigo
De la ĉ. 115-130 Protea-specioj, kvar kvinonoj hejmiĝas en Suda Afriko kaj unu kvinono en la tropika Afriko.
Sistematiko
La genra nomo Proteaestis publikigita en la jaro 1771 de Carl von Linné [1] duan fojon kun la tipa specio Protea cynaroides (L.) L. Antaŭ tio Carl von Linné publikigis en la jaro 1753 en Species Plantarum, [2] la genran nomon ankoraŭ unufoje, sed ĉi-foje kun specio, kiu apartenas al la genro Leucadendron, kaj Peter Jonas Bergius metis ĝin en 1767 en sia revizion de la grupo Protea kiel sinonimo de Leucadendron.
Al la genro Proteaapartenas la subtribo Proteainae el la tribo Proteae en la subfamilio Proteoideae ene de la familio Proteaceae.
|
Bildoj
- Protea aristata
- Protea aurea subsp. potbergensis
- Protea caffra
- Protea compacta
- Protea eximia
- Protea neriifolia
- Protea obtusifolia
- vera proteo (Protea repens)
- Protea scolymocephala
- Protea speciosa
- Protea venusta
- Protea madiensis -ekzemplero por la muzeo
Fontoj
- Tony Rebelo: Proteas – A field guide to the Proteas of Southern Africa. Fernwood Press, 1995, ISBN 1-874950-02-4 (softcover), ISBN 1-874950-18-0
- S. M. Chisumpa, R. K. Brummitt & S. Marner: Proteaceae. In: G. V. Pope, R. M. Polhill, E. S. Martins (Hrsg.): Flora Zambesiaca, Band 9, Nr. 3, 2006. Royal Botanic Gardens, Kew, ISBN 1-8424-6136-2, (online).
- The Protea Project. Arkivigite je 2012-09-08 per la retarkivo Wayback Machine
- The Protea Atlas Project beim South African National Biodiversity Institute = SANBI, Kirstenbosch, Kapstadt.
- Anthony G. Rebelo (Hrsg.): The Protea Atlas of southern Africa - Volltext-PDF.
- Keith Coates Palgrave: Trees of southern Africa. Seite 128–144. 2. Auflage. Struik Publishers, Cape Town, 1988. ISBN 0-86977-081-0
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Literaturo
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.