Proskovice
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Proskovice estas ekde la 24-a de novembro 1990 urba parto de la statuta urbo Ostrava en Ĉeĥio. Ties nomo devenas de persona nomo Prosek. Vivas ĉi tie 1 204 loĝantoj (2021).
Proskovice | |||
kvartalo | |||
Sokol Proskovice Klakebla mapo de Ostrava | |||
|
|||
Oficiala nomo: Proskovice | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Ostrava-urbo | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Parto de | Ostrava | ||
Tipo de parto | Urba parto | ||
Rivero | Odro | ||
Situo | Proskovice | ||
- koordinatoj | 49° 45′ 10″ N 18° 11′ 57″ O (mapo) | ||
Areo | 3,43 km² (343 ha) | ||
Loĝantaro | 1 204 (2021) | ||
Denseco | 351,02 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1394 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 724 00 | ||
Situo de Proskovice enkadre de Ĉeĥio
| |||
Proskovice enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Proskovice | |||
Retpaĝo: www.proskovice.ostrava.cz | |||
Portalo pri Ostrava | |||
La unua skribmencio estas dokumentita el la jaro 1394 en feŭda libro de ĉefepiskopujo olomouca. Lasta posedanto estis familio de Podstatskidoj el Prusinovice (ekde la jaro 1763 de Podstatskidoj-Liĥtenŝteinidoj). La municipo estis dum la dua mondmilito liberigita fare de Ruĝa Armeo la 1-an de majo 1945 je la 16-a horo.
Proskovice estis malgranda agrikultura municipo (proksimume 10 da lanoj). Industriigo en la ĉirkaŭaĵo ne influis la teritorion de la municipo kiel tia, ĉar ĉi tie ne okazis minado de karbo aŭ konstruado de industriaj entreprenoj. Malgraŭ tio plimulto de loĝantoj transiris el laboro en la agrikulturo en la industrian produktadon. Kvankam Proskovice fariĝis ĉeurba municipo, tio tro ne montriĝis en loĝantaro, precipe pro pli granda distanco de la centro de Ostrava.
Lernejo estis fondita en la jaro 1869 - antaŭe la infanoj vizitadis en malnovbelan lernejon. Ĝis la jaro 1630 Proskovice estis alparoĥigita al Stará Ves nad Ondřejnicí, poste al Stará Bělá. Kapelo de sankta Floriano estis konstruita en la jaro 1812, filia preĝejo poste en la jaro 1946.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 423 |
1880 | 419 |
1890 | 503 |
1900 | 529 |
1910 | 574 |
1921 | 575 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 708 |
1950 | 679 |
1961 | 775 |
1970 | 775 |
1980 | 954 |
1991 | 1 052 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 125 |
2011 | 1 212 |
2021 | 1 204 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.