From Wikipedia, the free encyclopedia
La Projekto Gemini (Ĝemeloj) estis la dua homa spacvojaĝada programo de NASA. Kondukite inter projektoj Merkuro kaj Apollo, Gemini komencis en 1961 kaj finis en 1966. Gemini-kosmoŝipoj portis du-astronaŭtan skipon. La Ĝemel-skipoj flugis malaltajn terorbitojn - el kiuj (LEO) misioj inter 1965 kaj 1966, metis Usonon en la antaŭecon dum la kosmokonkuro de la Malvarma Milito kontraŭ Sovetunio.
Projekto Gemini | |||||
---|---|---|---|---|---|
human spaceflight program (en) NASA Program of Airborne Optical Observations (en) | |||||
Komenco | 1961 vd | ||||
Fino | 1966 vd | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
| |||||
La celo de Gemini estis la evoluo de spacvojaĝaj teknikoj por apogi la misiojn de Apollo kiuj celis meti astronaŭtojn sur la Lunon. Ĝi prezentis misiojn kiuj sufiĉe ekskursis al la Luno kaj reen, perfektigis laborojn ekster la kosmoŝipo pere de eksterveturila agado (EVA), kaj iniciatis la enorbitajn manovrojn necesajn por realigi spacrendevuon kaj ŝipokunigon. Havinte tiujn novajn teknikojn pruvitaj fare de Gemini, Apollo povis okupiĝi pri sia ĉefa misio sen farado de tiuj fundamentaj esploradaj operacioj.
Ĉiuj Gemini-flugoj estis lanĉitaj de Lanĉa Komplekso 19 (LC-19) en Cape Kennedy Air Force Station en Florido. Ilia lanĉo-veturilo estis la Gemini-Titan-II, modifita interkontinenta balistika misilo (ICBM).[1] Gemini estis la unua programo se temas pri uzi la ĵuskonstruitan Mission Control Center en la Houston Manned Spacecraft Center por flugkontrolo.[2]
La astronaŭtaj grupoj kiuj plenumis Gemini-projekton estis la "Merkur-Sepopo", " La Nov-Naŭ", kaj la grupo de 1963. Dum la programo, tri astronaŭtoj mortis en kraŝoj dum trejnado, inkluzive de la ĉefa skipo por Gemini 9. Tiu misio estis farita de la rezervoskipo, kaj tio estis la nura fojo kiam tio okazis en la historio de NASA ĝisnune.
Gemini estis tiom sufiĉe fortika ke la Usona Aera Forto planis uzi ĝin por la programo de homorbita laboratorio Manned Orbital Laboratory (MOL), kiu poste estis nuligita. La ĉefa dezajnisto de Gemini, Jim Chamberlin, ankaŭ elpensis detalajn planojn por misioj cislunaj kaj alluniĝaj malfrue en 1961. Li kredis ke Gemini povis elfari lunajn operaciojn antaŭ Projekto Apollo, kaj kostus malpli. La stabanaro de NASA ne aprobis tiujn planojn. En 1969, McDonnell-Douglas proponis projekton "Granda Gemini" kiu povus esti uzita por transporti ĝis 12 astronaŭtojn al la laŭplanaj kosmostacioj en la Apollo Applications Project (AAP). La nura AAP-projekto financita estis Skylab - kiu uzis ekzistantajn kosmoŝipojn kaj hardvaron - tiel eliminante la bezonon de Big Gemini.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.