Profunda submara fosego
From Wikipedia, the free encyclopedia
Profunda submara fosego estas longa kaj samtempe mallarĝa topografia depreso sur mara fundo. La fosegoj estas la plej profundaj lokoj sur Tero.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c4/Peru-Chile_trench.jpg/320px-Peru-Chile_trench.jpg)
██ - Ĉilia fosego borderanta limojn de Pacifiko kaj Sud-Ameriko
La profundaj submaraj fosegoj estiĝas dum kunpuŝiĝo de du tektonaj platoj, konkrete dum subŝoviĝado de unu plato sub la alian. Paralele kun ili troviĝas vulkanaj insulaj arkoj (eventuale ĉenoj de vulkanaj montaroj) en distanco proksimume 200 km de la fosego. La fosegoj kutime profundiĝas 3 ĝis 4 kilometrojn sub oceanan fundon. La plej profunda loko estas profundaĵo Challenger en Mariana Fosego - 10 911 m sub la surfaco de la maro.