Probablodistribuo
From Wikipedia, the free encyclopedia
En matematiko kaj statistiko, probablodistribuo[1] aŭ probablodenso estas asigno de probablo al ĉiu intervalo de la reelaj nombroj, tiel ke la probablaj aksiomoj estas kontentigita. En teknika terminoj, probablodistribuo estas probablo kies domajno estas la Borela algebro sur la reelaj nombroj. La probablodistribuo indikas, kiel la probableco dividiĝas inter la eblaj hazardaj rezultoj, aparte la eblaj rezultoj de hazarda variablo. La statistiko kvante mezuras la hazardon kaj estas la teoria kontraŭparto de la empiria oftecodistribuo, kiu rezultiĝas el analizo de reale havigitaj mezuraj rezultoj.
Unu el multaj aplikoj de probablodistribuo estas pritakso de riskoj en la asekura industrio.
Probablodistribuo estas speciala okazo de la pli ĝenerala nocio de probablo, kiu estas funkcio kiu asignas probablojn, kontentigantajn la aksiomojn de Kolmogorov, al mezureblaj aroj de mezurebla spaco.
Ĉiu hazarda variablo donas probablodistribuon, kaj ĉi tiu distribuo enhavas plejparton de la grava informo pri la variablo. Se X estas hazarda variablo, la korespondanta probablodistribuo asignas intervalo [a, b] la probablon Pr[a ≤ X ≤ b], kio estas la probablo ke la variablo X estos prenos valoron en la intervalo [a, b].