Princlando Moers
From Wikipedia, the free encyclopedia
Princlando Moers estis historia teritorio, kiu situis ĉe la maldekstra flanko de la Malsupra Rejno. Iam la senpere imperia graflando Moers, ĝi apartenis kune kun la urboj Moers kaj Krefeld kiel ankaŭ kun la ĉirkaŭaj lokoj kaj terenoj ekde 1702 al Prusujo. Sub ties regado ĝi rangaltiĝis al princlando en 1707 kaj estis malfondata en 1794 kadre de la franca okupado.